Rabindranath Tagore

Rabindranath Tagore
Nobel-premiito
Persona informo
রবীন্দ্রনাথ
Naskiĝo 7-an de majo 1861 (1861-05-07)
en Kolkato
Morto 7-an de aŭgusto 1941 (1941-08-07) (80-jaraĝa)
en Kolkato
Religio hinduismo vd
Etno Bengalojbrahmoo vd
Lingvoj bengalaangla vd
Ŝtataneco Brita Hindio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
St. Xavier's Collegiate School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Rabindranath Tagore
Familio
Patro Debendranath Tagore Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Swarnakumari Devi (en) Traduki, Hemendranath Tagore, Jyotirindranath Tagore, Dwijendranath Tagore, Satyendranath Tagore kaj Soudamini Debi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mrinalini Devi (1883–1902) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Rathindranath Tagore (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo ভানুসিংহ vd
Okupo pentristo
kantisto
kantoverkisto
kantotekstisto
filmreĝisoro
Nobel Prize winner (en) Traduki
luktanto por libereco
libretisto
verkisto
filozofo
poeto
artisto
komponisto
eseisto
dramaturgo
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Gītāñjali ❦
The Home and the World ❦
Bhanusimha Thakurer Padabali ❦
Valmikipratibha ❦
Kabuliwala ❦
Malsata ŝtono ❦
Nastanirh ❦
Noukadubi ❦
Chaturanga ❦
Jogajog ❦
Shesher Kabita ❦
La poŝtoficejo ❦
La reĝo de la malhela ĉambro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; bengale রবীন্দ্রনাথ ঠাকুর; ankaŭ Robindronath Tagor; naskiĝis la 7-an de majo 1861, mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo, tio estas multfakulo kaj unu el ĉefaj kleruloj en Barato fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.

Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en la propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore ankaŭ parolis foje en Esperanto, i.a. ĉe la lago Balatono en Hungario[1]. Li interalie verkis kaj komponis la nacian himnon kaj de Barato kaj de Bangladeŝo.

En la jaro 1913 li gajnis la Nobelpremion pri Literaturo pro siaj tradukoj el la angla kaj pro sia verko Gitanjali - Kolekto de poemoj (1910). Irlanda poeto William Butler Yeats tradukis Gitanjeli en la anglan, atentigante la okcidentajn legantojn pri liaj verkoj. Tagore estis la unua neeŭropano kiu atingis tiun premion.

Tagore enkondukis novajn proz- kaj verso-formojn kaj la uzadon de kolokva lingvaĵo en bengala literaturo, tiel liberigante ĝin el tradiciaj modeloj bazitaj sur klasika sanskrito. Per sia traduka verkostilo li estis tre influa en enkondukado de kulturaj pontoj inter la hindia kulturo kaj okcidento, kaj li estis ĝenerale konsiderata kiel elstara krea artisto de la moderna hinda subkontinento. Li estas tre rememorata en Barato kaj Bangladeŝo, same kiel en Srilanko, Nepalo kaj Pakistano.[2][3][4]

  1. ZV Kovács, Tagore by the lake (Tagore apud la lago) (originale angle), BusinessLine, la 2-an de marto 2018
  2. Thompson 1926, pp. 27–28. Thompson, E. (1926), Rabindranath Tagore: Poet and Dramatist, Pierides Press, ISBN 978-1-4067-8927-0
  3. Tribute: ‘Tagore belongs to all South Asians’ – The Express Tribune
  4. Radhakrishnan, R. K., "Sri Lanka to release stamp on Tagore", The Hindu.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy