Radiado

En fiziko, la radiado estas maniero de transporto de energio en la medio, kaj inkludas grandan aron da fenomenoj, inter kiuj la videbla lumo.

La radiado, en ĝusta senco, aludas la energion transportatan per elektromagnetaj ondoj, kiu tiel estas nomata elektromagneta radiado. Tamen, oni uzas la esprimon ankaŭ por aludi la movadon de grandrapidaj partikloj en la spaco, kun alta transporto de energio, kio ricevas la nomon de partikla radiado.

Se la transportado de energio estas sufiĉe granda, oni povas kaŭzi la jonigadon de la medio, kaj tiam oni parolas pri joniga radiado. Ekzemploj de tia fenomeno estas: la iksradioj kaj la gama-radiado (ambaŭ elektromagnetaj) kaj la alfa- kaj beta- radiadoj.

Kvankam ne tute ĝuste, estas kutime uzi la vorton radiado, por aludi la jonigantajn radiadojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy