Radiuso (osto)

radiuso

3Dmodelo

latine radius
vdr

La radiuso (el la latina, radius, "radio") estas la pli mallonga osto de la antaŭbrako, kiu respondas al la dika fingro.

Ĝi flankiĝas ĉe la ulno kaj estas ligita al la humero. Ĉe homoj, la radiuso konsistigas, kun la ulno, la antaŭbrakon.

Ĝi artikulacias je la nivelo de la kubuto kun la humero kaj la ulno, kaj je la nivelo de la pojno kun la ulno, la skafoida osto kaj la luna osto. La ulno kaj la radiuso ludas fundamentan rolon en la prona/supina movado de la antaŭbrako. Ĝi konsistas el korpo (la diafizo) kaj du ekstremaĵoj (la proksimala kaj distala epifizo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy