Rado estas cirkla disko aŭ toro, kiu turnas ĉirkaŭ akso[1] kaj kies fundamenta funkcio estas transigi linian movon en rotacian movon. Ĝi estas unu el la simplaj maŝinoj, fakte formante parton de la serio nomita elementoj de maŝinoj.
Rado plej ofte povas esti fiksita al akso kaj konektita al veturilo. Tiel la rado ruliĝos super la tero. Kompare kun veturilo sen radoj, kiel sledo, la frotado inter la tero kaj la veturilo estas plejparte forigita kaj anstataŭigita per frotado inter la akso kaj aksingo, kie lubrikaĵo aŭ aro de lagrogloboj povas malpliigi la frotadon. Movo estas tiel atingita kun multe malpli da frotado, kio signifas multe malpli da laboro kaj perdita energio.
Pro la malpliigo de frotado, la rado estas esenca al transporto. Por bone funkcii, radaj veturiloj devas esti uzataj sur ebena surfaco kiel ŝoseo aŭ reloj aŭ kun bona meĥanismo por sorbi la skuojn kiam la movo ne okazas sur plata tero (kiel skusorbilo, amortizilo). Ankaŭ kaŭĉuka radringo aerplena (pneŭmatiko) povas mildigi la skuojn. Evoluis sistemo por moviĝi sur malebena tereno per radoj ĉirkaŭitaj per rondo da trakoj. Tiu sistemo uziĝas en specoj de traktoroj kaj kirasitaj veturiloj.
Ĉar rado estas rigida objekto, ĝi ne rotacias nur kiam ĉiuj tordoj al ĝi estas balancitaj. Ĉar des pli granda la tordo ju pli proksima estas la forto al la akso, oni povas uzi radon por ŝanĝi inter grandaj kaj malgrandaj fortoj aplikitaj per frotado kun zonoj aŭ aliaj rado (ekzemple dentradoj). Aliaj varioj de la rado estas la pulio kaj la vinĉo.
La rado estas unu de la inventoj plej fundamentaj en la historio de la homaro, krome pro sia granda utileco en la laboroj de ceramiko. Sed eble la ĉefa profito okazis en la surtera transportado, kaj kiel fundamenta komponanto de maŝinoj. Iliaj multaj uzoj ludis ŝlosilajn rolojn en la disvolvigo de la homara progreso: ekde por ekzemplo la unua ĉevalĉaroj ĝis la vapormaŝinoj.
En sia primitiva formo, rado estas cirkla bloko de malmola kaj longdaŭra materialo en kies centro oni boris truon tra kiu oni metas aksingon por akso ĉirkaŭ kiu giras la rado kiam oni aplikas motoron (ĉu animalan ĉu maŝinan). La komplekson formitan per rado kaj akso oni povas konsideri kiel unu de la ses simplaj maŝinoj. Kiam tiun komplekson oni metas vertikale sub platformo aŭ ŝarĝotabulo, la rado, kiu giras ĉirkaŭ la horizontala akso, ebligas transporti eĉ tre pezajn ŝarĝojn. Tiu dispono estas la ĉefa plej facile komprenata kaj ofta en la socio, sed estas multaj aliaj aplikaĵoj; se oni metas radon horizontale, ĝi giras ĉirkaŭ vertikala akso havigante la giran movon necesan por formigi materialojn (por ekzemplo, ĉe ceramika rado); sur kolono konektita al rudro aŭ al mekanismo por direkti vehiklon havantan radojn, ĝin oni povas uzi por kontroli la direkton de vehiklo aŭ ŝipo (por ekzemplo, ĉe la stirrado de aŭto aŭ de ŝipo); kiam radon oni konektas al kranko aŭ motoro, ĝi povas stoki, liberigi aŭ transmiti energion (por ekzemplo, ĉe muelejoj aŭ pli kompleksa maŝinaro).