Rara tero

Rara tero[1]malofta tero[2] estas minerala oksido kiu ne tre abundas en la naturo, sed ofte oni celas per rara tero ne la oksidon, sed la oksidigitan elementon (metalon). En tiu senco, "rara tero" (pli klare ”rara termetalo” aŭ ”rara terelemento”) estas metalo el iomete abunda grupo de 17 kemiaj elementoj, kiuj estas skandio, itrio, kaj la lantanoidoj. Tiuj elementoj estas malfacile ekstrakteblaj el la mineraloj kiuj enhavas ilin, ĉiam en formo de miksaĵo el pluraj raraj teroj. Ili estas listigitaj en la sekva ĉiukolumne vicigebla tabelo kune kun informo pri ilia malkovro kaj la etimologio de iliaj nomoj.

  1. rara tero (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. malofta tero (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy