La kiĉea regno atingis sian pinton sub la reĝo K'iq'ab, kies ĉefurbo estis la fortikaĵo Q'umarkaj (konata ankaŭ per sia naŭatla nomo Utatlan) proksime al la nuna urbo de Santa Cruz del Quiché.
Dum sia regno la kiĉeoj estris vastajn areojn de la gvatemala altebenaĵoj ĝis Meksiko kaj ili subpremis aliajn majaojn, kiel la Tz'utujil, Kaqchikel kaj Mam aŭ la Pipil.