Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
emblemo de la ligo
emblemo de la ligo

La Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo (germana nomo Esperanto-Verband Rheinland-Pfalz, malpli longe Esperanto Rheinland-Pfalz aŭ ankoraŭ malpli longe Esperanto RLP respektive kun ligostreko Esperanto-RLP) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.

Laŭ la geografia situo de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, la organizaĵo Esperanto RLP aparte intense kunlaboras kun la najbaraj Esperanto-asocioj en Sarlando, Luksemburgio kaj Valonio. La esperantistoj el la norda distrikto Ahrweiler (aparte en la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler) ankaŭ havas proksiman kunlaboron kun kiuj el la pleja sudo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, do aparte en la urbo Bonn kaj la distrikto Rhein-Sieg, kaj tiuj el la urbo Ludwigshafen kun la proksimaj esperantistoj el la nordo de la federacia lando Baden-Virtembergo, aparte en la urboj Mannheim kaj Heidelberg.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy