Rejno

Loreley
Loreley
Rejno
Rigardo de Hammerstein al Rejno
Rigardo de Hammerstein al Rejno
almara riveroakvovojoNacia akvovojo (Germanujo)rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 239 km
Akvokolekta areo 218 300 km²
Averaĝa trafluo 2 300 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 344 m
- Koordinatoj CH1903: 694461 / 165326 (mapo)46.63258.6722222222222
Enfluejo Norda Maro
- Alteco (delto0 m
- Koordinatoj 51° 58′ 52″ N, 4° 4′ 54″ O (mapo)51.9811111111114.0816666666667
Geografio
Alfluantoj Aro, Majno kaj aliaj
Map
Rejno
Rivero en Eŭropo
vdr

Rejno (germane Rhein [rajn], france Rhin, nederlande Rijn [rejn]) estas riverego, kiu fluas de la Kantono Grizono ĉe la Svisaj Alpoj en Svislando, laŭlonge de la landlimo kun Liĥtenŝtejno kaj Aŭstrio al Bodenlago, tiam laŭlonge de la svisa kaj germana limoj ĝis Bazelo kaj de tie tra Germanio precize tra la regiono nomita Rejnlando tuŝante Francion ĝis Nederlando, kie ĝi enfluas en la Nordan Maron. Ĝi formas parton de la landlimo inter Germanio kaj Francio.

Rejno entute havas longecon de ĉirkaŭ 1239 km, 883 el tio estas uzeblaj por la grandŝipirado. La averaĝa forflua kvanto tuj antaŭ la river-delto estas 2300 m³/s. Tiele ĝi estas la dua plej longa rivero en Centra kaj Okcidenta Eŭropo (post Danubo) pro ties ĉirkaŭ 1230 km,[1][2] kun averaĝa forflukvanto de ĉirkaŭ 2900 m³.

La plej granda iam-mezurita forflukvanto estas 12000 m³/s (inundo 1926), la malplej granda 600 m³/s (somero 1947).

La menciitaj etnolingvaj nomoj de Rejno ĉiuj havas sian komunan originon en hindeŭropa radiko signifanta «flui» (komparu la grekan ῥεῖν rheĩn «flui», hispanan río «rivero»), kaj eble devenas rekte de la rivernomo unue uzata de keltaj triboj. La romianoj nomis la fluon Rhenus.

La longeco de la rivero dum jardekoj estis erare indikata je 1320 km pro simpla interŝanĝo de ciferoj en la 1920-aj jaroj, informo, kiu poste estis ĉiam kopiita. La eraron malkovris germana geografia instituto en marto 2010.[3]

Rejno kaj Danubo formis plej el la norda interna limo de la Romia Imperio kaj, ekde tiam, Rejno estis ŝlosila kaj navigebla akvojoj kiu transportis komercon kaj varojn tre interne en la eŭropa kontinento. Multaj kasteloj kaj fortifikaĵoj laŭlonge de Rejno atestas pri ties gravo kiel akvovojo en la Sankta Romia Imperio. En moderna epoko, ĝi iĝis simbolo de germana romantika naciismo. En 2002 la kulturpejzaĝo de la Rejn-valo inter Koblenz kaj Bingen estis registrita en la Monda Heredaĵo de UNESKO.

  1. Rejno estis citita kiel "dekdua plej longa rivero de Eŭropo" se la rusiaj riveroj Volgo, Uralo, Peĉoro, Kamo, Norda Dvino–Viĉegdo, Oka kaj Belaja kiuj estas enkalkulitaj kun bazo sur moderna konvencia limaro inter Eŭropo kaj Azio estas en Eŭropa Rusio aŭ formas parton de la limo kun Azio. Ankaŭ pli longaj ol Rejno estas la orienteŭropaj riveroj Dniepro, Don kaj Dniestro kiu fluas al la Nigra Maro.
  2. Rejno havas nur oficialan longoskalon (Rejnkilometro) ĉe Konstanco. Ties tuta longo estas celo por difino de la Alpa Rejno. En 2010, estis informoj pri la efiko ke la longo de Rejno estis dumlonge misinformita en 20a-jarcentaj enciklopedioj, kaj laŭ peto fare de ĵurnalistoj, nederlanda Rijkswaterstaat citis longon de 1,232 km. Der Rhein ist kürzer als gedacht – Jahrhundert-Irrtum. sueddeutsche.de (28a Marto 2010). Alirita 27a Marto 2010 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-31. Alirita 2014-11-27 .. Rhine River 90km shorter than everyone thinks. The Local – Germany's news in English (27a de Marto 2010). Alirita 9a de Aprilo 2010 . "'We checked it out and came to 1,232 kilometres,' said Ankie Pannekoek, spokeswoman for the Dutch government hydrology office."
  3. Vidu ekzemple artikolon en Tages-Anzeiger: Forscher macht den Rhein kürzer. Alirita 2011/03/17 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in