Religia fanatikismo

Religia fanatikismo, en la medio de adhero al aparta religia kredo aŭ de kredada sistemo, difiniĝas kiel la sinteno de tiu kiu sin rekonas kaj en ĝi identiĝas laŭmaniere ke la ekstera konfeso ekscesas la komunan religian praktikadon kaj/aŭ maltoleras la ĉeeston de alireligie aŭ aliideologie konfesantojn. [1]. Tamen, laŭ la koncepto ateisma-relativisma pri la socio, nenecese tiuj ekscesoj estas esprimitaj per fizikaj agadoj. Tial, taksiĝas, ĉe franĝoj de ateistoj, religia fanatikismo la simplan konvinkon ke la propra kredo estas deponprenanto de la integra vero dum aliaj religioj tute aŭ parte eraras. Laŭ ekstrema senco, ankaŭ la simpla kredago en vero opiniata unika estas, laŭ iuj opiniantoj ke la unika vero kuŝas en la nereligiemo, gesto fanatika.

La etimologio de la vorto “fanatikismo” – uzata ĉiam laŭsence negativa - resendas al la latina fanaticum, (inspirigo de diaĵo, superekscitiĝo pro la dia potenco) devenanta el “fanum” (templo), voĉo alproksimiganta al “fas” (sanktum). [2]El la etimologio evidentiĝas ke en karakterizo de fanatikismo ludas vejno de frenezo, eĉ se akompanata aŭ eĉ kaŭzata, tamen, de aŭtenta kaj sincera kredo, ĉar la konvinko, aŭ plibone la fido, opiniata inspirita kaj enkorpigita de la diaĵo mem ne povas, por si mem, esti juĝata, de la kredanto, trompa.

  1. El la difino pri fanatikismo en la itala Vortaro Treccani, Istituto de la enciclopedia italiana [1], Reta versio
  2. Cortelazzo, Zolli, Dizionario Etimologico della Lingua Italiana Zanichelli.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy