Rembert Dodoens

Rembert Dodoens
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1517 (1517-06-29)
en Meĥleno
Morto 10-an de marto 1585 (1585-03-10) (67-jaraĝa)
en Leiden
Tombo Pieterskerk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj latinagermana
Loĝloko Belgio
Ŝtataneco Suda Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Malnova universitato de Loveno
Katolika universitato de Loveno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo botanikisto
fizikisto
universitata instruisto
kuracisto
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Cruÿdeboeck
vdr

Rembert Dodoens [Doduns], pli bone konata laŭ lia latinigita nomo Rembertus Dodonaeus (Meĥleno, 29 junio 15171518Lejdeno, 10 marto 1585) estis flandra botanikisto kaj kuracisto.

En 1541 li estiĝis urba kuracisto en Meĥleno, poste li estis de 1575 al 1578 imperiestra privata kuracisto en Vieno. En 1582 oni proponis al li katedron en la Universitato de Lejdeno, post kio li foriris al Holando. Tie li estiĝis profesoro pri medicino. Post lia morto en 10 marto 1585, li estis enterigita en la Preĝejo Sankta Petro, kie memorŝtono ankoraŭ rememorigas lin.

Karolo Lineo nomigas laŭ li la plantogenron Dodonaea apartenante al Sapindaceae, same kiel la speciojn Epilobium dodonaei, Ilex dodonaea, Comocladia dodonaea, Phellandrium dodonaei, Smyrnium dodonaei, Hypericum dodonaei kaj Pelargonium dodonaei.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in