Rembrandt

Rembrandt
Persona informo
Rembrandt Harmenszoon van Rijn
Naskonomo Rembrandt Harmenszoon van Rijn
Naskiĝo 15-an de julio 1606 (1606-07-15)
en Leiden
Morto 4-an de oktobro 1669 (1669-10-04) (63-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Westerkerk Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kalvinismo vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Hejmo de Rembranto vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lejdeno - artoj (1620–1621)
Stedelijk Gymnasium Leiden (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Rembrandt
Memorigilo Rembrandt
Familio
Patro Harmen Gerritszoon van Rijn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Neeltje Willemsdr. Zuytbrouck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Saskia van Uylenburgh (1634–1642) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Geertje Dircx (en) Traduki (1643–1649)
Hendrickje Stoffels (en) Traduki (1647–1663) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Titus van Rijn
 ( Saskia van Uylenburgh)
Cornelia van Rijn
 ( Hendrickje Stoffels (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo (1625–1669)
gravuristo per akvaforto
kolektanto
artkolektanto
desegnisto
gravuristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LeidenAmsterdamoLeidenAmsterdamo vd
Aktiva dum 1625–1669 vd
Verkado
Verkoj La noktaj gardistoj ❦
La gildo de la tolistoj ❦
La Juda Novedzino ❦
La festo de Belŝacaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rembrandt Harmenszoon van Rijn (nederlanda prononco: [ˈrɛmbrɑnt ˈɦɑrmə(n)ˌsoːɱ vɑn ˈrɛin] kutime konata pli simple kiel Rembrandt naskiĝis la 15-an de julio 1606 en Leiden, mortis la 4-an de oktobro 1669 en Amsterdamo) estis nederlanda pentristo kaj grafikisto de la nomita Nederlanda pentrarta orepoko. Li estis plinoviga kaj fekunda majstro en tri formatoj, nome desegnoj, akvafortoj kaj pentraĵoj; kaj ĝenerale estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj vidartistoj en la historio de arto kaj la plej grava en la nederlanda arthistorio.[1]

Malkiel plej el la nederlandaj majstroj de la 17-a jarcento, la verkoj de Rembrandt montras tre ampleksan gamon de stiloj kaj aferoj, el portretoj kaj mem-portretoj ĝis pejzaĝoj, ĝenrismaj scenoj, alegoriaj kaj historiaj scenoj, bibliaj kaj mitologiaj temoj kaj bestostudaĵoj. Liaj kontribuoj al arto venis en periodo de granda riĉeco kaj kulturaj atingoj kiun historiistoj nomas kiel Nederlanda pentrarta orepoko, kiam la nederlanda arto (speciale ĉe la Nederlanda pentrarto), antiteza al la Baroka stilo kiu estis hegemonia en la cetera Eŭropo, estis tre fruktodonaj kaj plinovigaj. Tiu epoko rezultis en gravaj novaj ĝenroj. Kiel ĉe multaj artistoj de la Nederlanda pentrarta orepoko, kiel Jan Vermeer, Rembrandt estis ankaŭ avida artokolektisto kaj artokomercisto.

La Prodiga Filo en la Bordelo, memportreto kun Saskia, ĉirkaŭ 1635.

Rembrandt neniam iris eksterlanden, sed estis konsiderinde influita de la verkaro de la italaj majstroj kaj de Nederlandaj pentristoj kiuj estis studintaj en Italio, kiel Pieter Lastman, la Utreĥtaj karavaĝistoj, la flandraj barokaj pentristoj kaj Peter Paul Rubens. Post li atingis junan sukceson kiel portretpentristo, postaj jaroj de Rembrandt estis markitaj de persona tragedio kaj financaj malfacilaĵoj. Ĉar liaj akvofortoj kaj pentraĵoj estis tre popularaj laŭlonge de lia vivodaŭro, lia reputacio kiel artisto restis alta,[2] kaj dum du dek jaroj li instruis por multaj gravaj nederlandaj pentristoj.[3]

La portretoj fare de Rembrandt de liaj samtempuloj, mem-portretoj kaj ilustraĵoj de scenoj el la Biblio estas konsiderataj kiel liaj plej grandaj kreivaj atingoj. Liaj mem-portretoj formas intiman membiografion.[1] La plej frua kontribuo de Rembrandt en la historio de presarto estis lia transformado de la akvaforta procezo el relative nova reprodukta tekniko en fakte nova artoformo. Lia reputacio kiel la plej granda akvafortisto en la historio de la artaj rimedoj jam estis establita dum lia vivodaŭro. Malmultaj el liaj pentraĵoj foriris el la Nederlanda Respubliko dum li vivis, sed liaj presaĵoj cirkuliĝis tra tuta Eŭropo, kaj lia pli ampleksa reputacio estis dekomence bazita nur sur ilin.

En siaj verkoj, li montris konon pri la klasika bildaro. Priskribo de biblia sceno fare de Rembrandt estis bazita sur la kono de la specifa teksto, lia asimilado de klasika komponarto, kaj liaj observoj pri la juda komunumo de Amsterdamo.[4] Pro sia empatio por la homa kondiĉo, li estis nomita "unu el la plej grandaj profetoj de la civilizacio".[5] La franca skulptisto Auguste Rodin diris, "Kompari min kun Rembrandt! Kia sakrilegio! Kun Rembrandt, la koloso de Arto! Ni kliniĝu antaŭ Rembrandt kaj neniam iu komparu min kun li!"[6]

Memportreto de 1660
Memportreto de 1660.
  1. 1,0 1,1 Gombrich, p. 420.
  2. Gombrich, p. 427.
  3. Clark 1969, paĝoj 203
  4. Clark 1969, paĝoj 203–204
  5. Clark 1969, paĝoj 205
  6. Rodin, Auguste: Art: Conversations with Paul Gsell. Tradukita el la franca fare de Jacques de Caso kaj Patricia B. Sanders. (Berkeley, CA: University of California Press, 1984) (ISBN 0-520-03819-3), p. 85. Origine publikigita kiel Auguste Rodin, L'Art: Entretiens réunis par Paul Gsell (Paris: Bernard Grasset, 1911). Auguste Rodin: "Me comparer à Rembrandt, quel sacrilège! À Rembrandt, le colosse de l'Art! Y pensez-vous, mon ami! Rembrandt, prosternons-nous et ne mettons jamais personne à côté de lui!” (originale franclingve)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy