Reunio (franceLa Réunion) estas vulkana insulo situanta je la suda oriento de Afriko en la suda duonglobo. La klimato estas tropika. La loĝantaron konsistigas Eŭropanoj (precipe Francoj), Afrikanoj (ĉefe el Madagaskaro), Hindoj (Guĝaratanoj kaj Tamiloj) kaj homoj el suda Ĉinio. Reunio estas transmara departemento kaj regiono de Francio kaj ekster-Eŭropa teritorio de Eŭropa Unio.