Revizia latinliteriga transskribo de la korea lingvo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna latinliteriga transskriba sistemo. Por informoj pri iama latinliteriga sistemo ekde 1984 ĝis 2000, vidu la artikolon McCune-Reischauer.

La Revizia latinliteriga transskribo de la korea lingvoRLT (국어의 로마자 표기법 lit. transskribo de la nacia lingvo en latinaj literoj) estas la oficiala transskriba sistemo uzata en Sud-Koreio por transskribi la korean alfabeton per la latina alfabeto ekde 2000. Ĝi anstataŭis la malnovan sistemon bazitan sur la sistemo de McCune-Reischauer. La nuna latinliteriga transskribo estis farita de la nacia akademio de la korea lingvo (국립국어원) kaj publikigita de la Ministerio por Kulturo kaj Turismo de Respubliko Koreio, la 1-an de julio 2000.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in