Richard Owen

Richard Owen
Persona informo
Richard Owen
Naskiĝo 20-an de julio 1804 (1804-07-20)
en Lancaster
Morto 18-an de decembro 1892 (1892-12-18) (88-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Andrew's Church, Ham, London (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Edinburgo
Lancaster Royal Grammar School (en) Traduki
Barts and The London School of Medicine and Dentistry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuratoro
universitata instruisto
anatomo
paleoantropologo
zoologo
biologo
paleontologo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Zoologio kaj paleontologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Muzeo pri natura historio de Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard OWEN, FRS (20a Julio 1804 – 18a Decembro 1892) estis angla biologo, komparanatomisto kaj paleontologo. Spite polemikan figuron, Owen estas ĝenerale konsiderata elstara naturalisto kun rimarkinda alporto al interpretado de fosilioj.

Owen produktis ampleksan kvanton de scienca verkaro, sed estas probable plej memorita nune pro sia stampado de la vorto Dinosauria (signife "Terura Reptilio" aŭ "Timige Granda Reptilio"). Owen estas rememorita ankaŭ pro sia evidenta kontraŭstaro al la teorioj pri evoluado per natura selekto de Charles Darwin. Li interkonsentis kun Darwin ke evoluado okazis, sed li pensis, ke ĝi estis pli komplika ol tiu skizita en la verko de Darwin On the Origin of Species.[1] La alproksimiĝo de Owen al evoluado povas esti vidata kiel antaŭaĵo de la atento al la ĵusa apero de la evoludisvolviĝa biologio.[2] Owen estas konata ankaŭ pro sia kampanjo por ke la naturaj specimenoj de la Brita Muzeo havu novan hejmon. Tio rezultis en la starigo, en 1881, de nova tutmonde fama Muzeo pri natura historio en Suda Kensington, Londono.[3]

Krom liaj kontribuoj al la scienco kaj al la publika lernado, la hegemoniemo de Owen, foje violenta, faris ke li estis malŝatata kaj nepopulara fare de liaj sciencaj kolegoj. Owen estis timigita kaj eĉ malamaa de kelkaj samtempuloj kiaj Thomas Henry Huxley. Tiu konflikto akriĝis kiam Owen malakceptis la teorion de evoluado per natura selekto kiel proponis Darwin; tio kreis multe grandan akriĝon kontraŭ Owen. Lia posta kariero estis markita de polemikoj kontraŭ liaj reviziantoj.

  1. Cosans (2009) pp. 97-103.
  2. Amundson, 2005, pp. 76-106
  3. Rupke, 1994

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy