Rimo

Rimo estas ia samsoneco inter du aŭ pluraj vortoj. Kio rimas kun kio ĉefe dependas de fonologio, sed ankaŭ tradicio ludas rolon. Ekzemple, pro konvencio de la Esperantlingva literaturo, William Auld povis en sia poemo Memoro rimigi la vortojn "fola" kun "memora", kvankam [l] kaj [r] estas malsamaj fonemoj en Esperanto.

Inter rimoj oni povas ĉefe distingi inter komenca rimo kaj fina rimo.

La komenca rimoaliteracio evoluis en lingvoj kiuj nature lokas la akcenton sur la unua silabo de vorto, ekzemple la lingvoj ĝermanaj kaj finn-ugraj. Ofte sufiĉas ke la akcentitaj silaboj komenciĝas per la sama fonemo por ekhavi komencan rimon: vivu la verda venko. Pro la lingva naturo de Esperanto (la akcento ĉiam falas sur la antaŭlastan silabon), konscia uzo de komencaj rimoj maloftas en nia poezio, krom en tradukoj. Jen ekzemplo el la traduko de la Finna Kalevala:

"Ka-ra fra-to, ko-ra-mi-ko, ka-ma-ra-do kun-kres-kin-ta…"

La fina rimo evoluis en lingvoj kiuj nature lokas la akcenton sur la lasta aŭ antaŭlasta silabo de vorto, ekzemple la mezepoka Okcitana, kaj de tiuj lingvoj post (kaj iomete dum) Mezepoko disvastiĝis ankaŭ al lingvoj havantaj fonologiojn nature pli favorajn al komencaj rimoj aŭ senrima verkado. Ĝi estas la tipa rimo de Esperanto, kaj povas esti dividata en diversaj subkategorioj:

Apogata rimo- samsoneco inkluzivas ne nur la akcentan vokalo kaj ĉiujn je ĝi sekvantajn sonelementojn, sed ankaŭ la antaŭan konsonanton: folando-lando, amoro-memoro, vokala-radikala.

Plena rimo - samsoneco de la akcenta vokalo kaj de ĉiuj ĝin sekvantaj sonelementoj ĉe du aŭ pluraj vortoj (muro - turo, vidas - sidas, elemento - firmamento). Kelkaj poetoj taksas plenaj rimoj eĉ parojn kiel: roso - kaozo, fola - memora, kvankam - dankan.

Aborta rimoradikrimo estas rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (mordas - pordon, anĝelo - peli, grandaj - lando).

Vokala rimoasonanco estas vortoj de identa vokala kvalito (muro - suno, ili - kisi, dormu - blovu). Vokalaj rimoj tradicie havis malaltan statuson en liriko, sed ofte uziĝas en kantotekstoj, kie la melodio kun-efikigas ilin. Sekve, vokala aborta rimo estas radikoj de identa vokala kvalito sed kun diversaj finaĵoj (mordas - blovis, ili - kisus, festo - eĥe). Bona ekzemplo de ambaŭ estas la unua verso de la kanto Papago de Ĵomart kaj Nataŝa:

Mi konas unu homon, (o-on)
nomiĝas li papago, (a-o)
li multe ŝatas dogmojn, (o-ojn)
aspektas kiel aglo. (a-o)

Adasismo - tiel nomis Grabowski rimadon per la samaj gramatikaj elementoj (paroladas - sidadas, laborema - kredema, trafita - dungita).

Mozaika rimo similas al plena rimo, krom tio, ke unu aŭ pli el la rimantaj eroj konsistas el pli ol unu vorto (lun' do - hundo, mastre - gast' re, por mi - dormi, murdu - nur du).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy