Rislingo - germane Riesling - estas blanka speco de vinberoj, konsiderata unu el la plej bonkvalitaj kaj gravaj por produkti blankan vinon.
Ĝi precipe kreskas en ne tro varmaj landoj kiel ekzemple Germanio, sed hodiaŭ estas trovebla en preskaŭ ĉiuj vin-produktantaj landoj.