Robert Delaunay

Robert Delaunay
Robert Delaunay, memportreto, 1905-1906
Robert Delaunay, memportreto, 1905-1906
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1885 (1885-04-12)
en Parizo
Morto 25-an de oktobro 1941 (1941-10-25) (56-jaraĝa)
en Monpeljero
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Gambais Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Collège François-de-Laval (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Robert Delaunay
Memorigilo Robert Delaunay
Familio
Edz(in)o Sonia Delaunay Redakti la valoron en Wikidata
Infano Charles Delaunay Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
teatra dekoraciisto
dezajnisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Simultana disko
Eiffel-Turo kun arboj
vdr

Robert DELAUNAY (naskiĝis la  12-an de aprilo 1885(nun 1885-04-12) en la 16-a arondismento de Parizo, mortis la 25-an de oktobro 1941 en Montpellier) estis franca pentristo. Kun sia edzino Sonia Delaunay kaj kelkaj aliaj, li estis la fondinto kaj ĉefa aganto de orfeisma arta movado, branĉo de kubismo kaj grava avangarda movado en la frua 20-a jarcento. Liaj laboroj pri koloro devenis de pluraj teorioj de la "leĝo de simultana kontrasto de koloroj", formulitaj de Michel-Eugène Chevreul. Per laboro fokusita al aranĝo de koloroj sur la kanvaso, li serĉis pentran harmonion.

Delaunay partoprenis en avangarda generacio, aparte produktema el arta vidpunkto inter 1912 kaj 1914. Li estis tre ligita (en korespondado, en arto, eĉ en amikeco) kun la poetoj Guillaume Apollinaire kaj Blaise Cendrars, rusaj pentristoj Vasilij Kandinskij kaj Miĥail Larionov, germanaj pentristoj August MackeFranz Marc. Li tiam estis konsiderata la plej influa pentristo, kun Pablo Picasso.

Post la milito, li amike ligiĝis kun artistoj de la superrealisma movado, kies portretojn li faris, sen pro tio adopti iliajn vidpunktojn kaj artajn vidojn. Li notinde ligis fortan kaj daŭran amikecon kun la poeto Tristan Tzara.

Lia nomo estas ankaŭ asociita al Eiffel-Turo, kies elstariĝon li vidis dum li estis kvar-jaraĝa, kaj kiun li pentris multfoje dum sia kariero, uzante malsamajn metodojn, unue nov-impresionisman poste kubisman, kaj fine per sia simultanisma metodo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in