Robert Michels | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de januaro 1876 en Kolonjo | |
Morto | 2-an de majo 1936 (60-jaraĝa) en Romo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando Italio vd | |
Alma mater | Munkena universitato Universitato de Lepsiko Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd | |
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio Nacifaŝisma Partio Partio Socialista Itala vd | |
Profesio | ||
Okupo | sociologo universitata instruisto filozofo vd | |
Aktiva en | Torino • Marburg vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Fera regulo de oligarkio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Robert MICHELS (la 9-an de januaro 1876, en Kolonjo - la 2-an de majo 1936 en Romo) estis germandevena, ŝtatigita itala, politika sociologo kaj sciencisto, kiu verkis pri la politika konduto de intelektaj elitoj kaj helpis difini elita teorio. Li estis influita de sociologoj kiel Vilfredo Pareto, Gaetano Mosca kaj Max Weber.
Lia plej fama verko estas Zur Soziologie des Parteiwesens in der Modernen Demokratie (1911; esperanta traduko Politikaj Partioj aŭ Organizoj kaj demokratio), kiu inkluzivas priskribon de la "Fera Regulo de Oligarkio".
Laŭ tiu regulo en ĉiu demokratia socio estas tendenco krei oligarkion, la elektitoj iom post iome komenciĝas kolekti specialan scion ĝis li iĝas ekspertoj en sia fako kaj tiam komencas malkonekti de la homoj kiuj elektis lin, tiele elito kiu iĝos oligarkio. Li kulpigas la homamason, kiu estas komforta, kiam aliaj faras decidojn por ili kaj por ilia indiferentecon, kiu helpas la oligarkion starigi sin. La popolo subigis la principon de demokratio en kiu ili funkcias, de situacio kie estas rajtoj kaj egaleco al la sistemo de oligarkiaj elitoj. Michals estas konsiderita unu el la centraj pensuloj de faŝismo.