Roka Montaro

La Roka Montaro ĉe Denver (Koloradio).
Roka montaro
Morena lago kaj la Valo de la dek pintoj, Nacia Parko Banff, Alberto, Kanado.
Morena lago kaj la Valo de la dek pintoj,
Nacia Parko Banff, Alberto, Kanado.
mapo
montaro, eble geologie nerilatita
La plej alta punkto Monto Elbert (4 401 m)
Longeco 4 800 km
Areo 991 691 km²
Supra tutaĵo Amerika Kordilero
Najbaraj tutaĵoj Pacifika Oceano
Subaj tutaĵoj Kanada Rokmontaro
Kontinento Nordameriko
Situo  Kanado,
 Usono}
Geografia situo 44° 0′ N, 111° 0′ U (mapo)44-111Koordinatoj: 44° 0′ N, 111° 0′ U (mapo) f1
Map
Roka montaro
vdr

La Roka MontaroRokmontaro, (angle Rocky MountainsRockies, kaj france montagnes Rocheuses), estas alta montaro en okcidenta Norda Ameriko kie ankaŭ estas kelkaj vulkanoj. Ĝi etendiĝas laŭ pli ol 4800 km el MeksikoNov-Meksiko en sudokcidenta Usono, tra kontinenta Usono, en Kanadon (pli precize ĝis plej norda parto de Brita Kolumbio en okcidenta Kanado) kaj Alaskon. La plej alta monto estas la Monto Elbert en Koloradio, kun alto de 4401 m super la marnivelo. La Monto Robson (3954 m) estas la plej alta montopinto de la kanada parto. Ene de la Nordamerika Kordilero, la Rokmontaro estas iom aparta de la Pacifika Montaro kaj de la Kaskada Montaro kaj Sierra Nevada kiuj ĉiuj kuŝas pli for en la okcidento.

La Roka Montaro estis komence formita antaŭ 80 milionoj ĝis antaŭ 55 milionoj da jaroj dum la Laramidea orogeniko (montoproduktado), kiam en kelkaj platoj komencis turniĝi iom post iom sub la nordamerika plato. La angulo de subdukcio estis surfaca (neprofunda), rezultigante larĝan zonon de montoj trairantaj okcidentan Nordamerikon. Ekde tiam, plua tektona agado kaj erozio proksime de glaĉeroj skulptis la Rokmontaron en spektaklajn pintojn kaj valojn. Ĉe la fino de la lasta glaciepoko, homoj komencis enloĝi la montaran sistemon. Poste eŭropanoj, kia ekzemple Sir Alexander Mackenzie kaj usonanoj, kiaj ekzemple tiuj de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark, komencis esplori la montaron, dum mineraloj kaj felo-komerco motivigis la komencan ekonomian ekspluaton de la montoj, kvankam la teritorio mem neniam iĝis dense loĝita.

Nuntempe, multe de la montara sistemo estas protektita pere de publikaj parkoj kaj arbarterenoj, kaj estas populara turisma loko, precipe por marŝado, tendumado, montogrimpado, fiŝkaptado, ĉasado, montbiciklado, skiado, kaj neĝtabulado. En la Roka Montaro troviĝas naciaj parkoj, ekzemple la fame konata Nacia parko Yellowstone kaj vintrosportaj centroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy