Rokenrolo

Bill Haley & His Comets, pionira rokenrola bando, ĉ. 1955

Rokenrolo (el la angla rock and roll) estas muzikĝenro kiu furoris en Usono kaj aliaj partoj de la mondo dum la 40-aj ĝis la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi poste evoluis al la pli larĝsenca Rok-muziko, kaj do la termino rokenrolo estas plej ofte uzata striktasence por la unuaj etapoj de la roko.

Tiu ĉi ĝenro devenas historie el mikso de diversaj stiloj de la usona folkloro, ĉefe super la bazo de la muziko de la nigruloj (rhythm and blues, siavice evoluinta el la bluso, bugio kaj ĵazo), kun influo de la gospelo kaj la tradiciaj kantoj de la blankuloj, kiel la country kaj western. Ĝi profitis de la evoluo de la novaj elektraj muzikinstrumentoj, kiuj ebligis la rapidigon de la ritmo.

Sociologie, oni klarigas la aperon de la fenomeno pro la plifortigo de la aĉetpovo de la junularo, kiam junuloj komencis ne plu timi pri la futuro, la laboro aŭ siaj gepatroj.

Rokenrolo estas dancformo kiu inkluzivas i.a. dancojn, kiujn oni foje nomas "Rokabilo", "Ir-rokenrolo", "Fal-rokenrolo", "Glit rokenrolo", "Shuffle", k.a.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy