Por samtitola artikolo vidu la paĝon Solutré. |
Roko Solutre | ||
Grand site de France | ||
Roko Solutre
| ||
monto | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Roche de Solutré | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Bourgogne | |
Departemento | Saône-et-Loire | |
Municipo | Solutré-Pouilly | |
Montaro | Montoj de Makonio (Centra Masivo) | |
Supermara alteco | 493 m s. m. | |
Koordinatoj | 46° 17′ 57″ N 4° 43′ 09″ O / 46.29917 °N, 4.71917 °O (mapo) | |
Loĝantaro | loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj | |
Rokoj | Kalko | |
Geografia lokigo sur la mapo : Saône-et-Loire Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Roche de Solutré | ||
Roko Solutre (france Roche de Solutré), kalka krutaĵo superanta komunumon Solutré-Pouilly, je 8 km okcidente de Mâcon, estas simbola loko de Saône-et-Loire, sude de regiono Burgonjo. Protektita laŭ leĝo pri klasitaj lokoj kaj nun kadre de Operacio Grand Site, ĝi situas sur komunumo Solutré-Pouilly. Ĝia fameco venas de pluraj interespunktoj : geologia fenomeno malofta en tiu regiono, samnoma prahistoria loko de paleolitika kulturo (la solutrea epoko), ĝi gastigas sur sia supro, kiu altas je 493 metroj, apartan biotopon (la kalciŝataj gazonoj de Makonio) je apartaj faŭno kaj flaŭro. Loĝata de homoj ekde almenaŭ 55 000 jaroj, plie ĝi estas la lulilo de vitejo Pouilly-Fuissé, fama blanka vino. Ĝi estis amase diskonigita ekde de la 1980-aj jaroj per la rita supreniro de prezidento François Mitterrand.