Romantika amo

La ŝtelita kiso de Jean-Honoré Fragonard (1786).

Romantika amo (aŭ amafero) estas populara termino por esprimiva kaj plezura sento el emocia altiro al alia persono ofte asocia kun seksa altiro. Ĝi estas eros pli ol agapo, filia, aŭ storge.

En la kunteksto de rilatoj de romantika amo, tiu esprimo kutime inkludas esprimon de forta amo, aŭ profundan emocian deziron konektitan kun alia persono intime aŭ romantike. Historie la termino "amafero" originas el la mezepoka idealo de kavalireco tiel ke ĝi aperas en la kavaliraj libroj, sed ĝia signifo evoluis ekde tia tempo.

Homoj havas naturan klinon formi ligojn unu kun alia pere de socia interagado, ĉu tra parola komunikado ĉu tra neparola gestaro.

Tiu koncepto tamen baziĝas sur popolaj konsideroj, kiuj ne multe kongruas kun la veraj fortaj trajtoj de la epoko de Romantismo en la 19a jarcento. Kvankam ĝi formus parton de ili, la idealisma, pesimisma, tragedia kondistaĵoj mankas en la populara idearo de romantika amo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy