Romia mitologio

Statuo de Jupitero en la Prado-Muzeo de Madrido.

Romia mitologio estas mitologio de la popolo de la antikva Romo. Ili havis siajn proprajn diojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekajn diojn, kaj ŝanĝis iliajn nomojn. Laŭ la poeto Ennius (en la 3-a jarcento a.K.), estis grupo de 12 dioj, (nomita Dii Consentes), en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; – ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefdiojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la Roma Forumo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy