Rotorua | |
maorie: Te Rotorua-nui-a-Kahumatamomoe | |
urbo | |
Vido al Rotorua
| |
Oficiala nomo: Rotorua | |
Ŝtato | Nov-Zelando |
---|---|
Insulo | Norda Insulo |
Regiono | Golfo de Abundeco |
Distrikto | Laga distrikto Rotorua |
Situo | Rotorua |
- alteco | 280 m s. m. |
- koordinatoj | 38° 08′ 16″ S 176° 15′ 05″ O / 38.13778 °S, 176.25139 °O (mapo) |
Areo | 2 614,9 km² (261 490 ha) |
Loĝantaro | 58 500 (2020) |
Denseco | 22,37 loĝ./km² |
Fondita | 1883 |
Horzono | TENZ (UTC+12) |
- somera tempo | STENZ (UTC+13) |
Poŝtkodo | 3010, 3015 |
Telefona antaŭkodo | 07 |
Situo enkadre de Nov-Zelando
| |
Situo enkadre de Oceanio
| |
Vikimedia Komunejo: Rotorua | |
Retpaĝo: www.rotorualakescouncil.nz | |
Rotorua (plena nomo: Te Rotorua-nui-a-Kahumatamomoe) estas la nomo de lago kaj la apuda urbo sur la Nordinsulo de Nov-Zelando. Ĝi estas distrikta ĉefurbo de la regiono Bay of Plenty. Ĝi havas areon 2615 km². La urbo Rororua havas 55900 loĝantojn kaj la regiono Rotorua enhavas 68600 loĝantojn (2010). Ĝi situas 230 kilometrojn sudoriente de Auckland.
Rotorua estas grava celloko por kaj hejmaj kaj internaciaj turistoj; la turisma industrio estas longe la plej grava industrio en la regiono. Rotorua estas grava centro por maoria kulturo. La regiono estas konata pro sia geotermismo, kaj havas gejserojn - precipe la Gejseron Pohutu ĉe Whakarewarewa - kaj lagetojn de varmega koto. Tiu geotermismo devenas de la Rotorua-kaldero, sur kiu la regiono restas. Rotorua estas hejmo de la plej granda altlernejo ekster la universitatcentroj, la Waiariki Institute of Technology (Waiariki-Instituto de Teknologio).