Roy A. Tucker

Roy A. Tucker
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01)
en Jackson
Morto 5-an de marto 2021 (2021-03-05) (70-jaraĝa)
en Tucson
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kalifornio en Sankta-Barbara Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo astronomo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Roy A. TUCKER (naskiĝis en 1951 en Jackson, Misisipio), estas usona astronomo.

Li grandiĝis en Memphis (Tenesio), en 1966 li fariĝis ano de la Memphis Astronomical Society kaj ricevis magistra grado en Scienca Instrumentado de la Universitato de Kalifornio ĉe Santa Barbara. Li laboris kiel altranga inĝeniero en la "Imaging Technology Laboratory" de la Universitato de Arizono.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 661 asteroidojn[1] inter 1996 kaj 2010. Notinda kunmalkovro estas la terrenkonta asteroido 99942 Apophis kun David J. Tholen kaj Fabrizio Bernardi.

En 2002 li estis unu el la 5 scienculoj rekompensita de la "Gene Shoemaker Near Earth Object Grant" de la Planetary Society[2] Tiu premio helpis lin mastrumi kaj provizi sian privatan Observatorion Goodricke-Pigott[3] en Tucson (Arizono).

La asteroido 10914 Tucker[4] estis nomita en lia honoro.

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. La rekompensitaj de 2002 Gene Shoemaker NEO Grant Recipients, el la paĝaro de The Planetary Society (angle)
  3. Goodricke-Pigott Observatory Arkivigite je 2019-04-28 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  4. JPL Small-Body Database Browser 10914 Tucker (1997 YQ14) (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in