Roza Luksemburg

Roza Luksemburg
Persona informo
Róża Luksemburg
Naskonomo Rozalia Luxenburg
Naskiĝo 5-an de marto 1871 (1871-03-05)
en Zamość, Zamostkiy Uezd,  Rusia Imperio
Morto 15-an de januaro 1919 (1919-01-15) (47-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germanapola vd
Ŝtataneco Germanio
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Zuriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Germanio (1919–)
Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands (1917–1918)
Spartakistoj (1915–1918)
Socialdemokratia Partio de Germanio (1898–1915)
Social Democracy of the Kingdom of Poland and Lithuania (en) Traduki (1893–1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Roza Luksemburg
Familio
Edz(in)o Julian Marchlewski (1893–nekonata valoro)
Gustav Lübeck (en) Traduki (1889–1903) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Leo Jogiches Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo R. Kruszynska vd
Okupo politikisto
ĵurnalisto
redaktisto
politikteoriisto
ekonomikisto
filozofo
revoluciulo
botanika kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en VarsovioZurikoBerlino vd
Verkado
Verkoj La Akumulado de Kapitalo ❦
Social Reform or Revolution vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RosaRoza LUKSEMBURG, esperante Roza Luksemburgo (laŭ germana transskribo Rosa Luxemburg, laŭ pola Róża LuksemburgRozalia Luxenburg; naskiĝis la 5-an de marto 1871[1], mortis la 15-an de januaro 1919) estis komunista revoluciulino, marksista teoriulo, filozofo, ekonomikisto kaj verkisto.

Ŝi naskiĝis proksime de Lublin, en la tiama parto de nuna Pollando regata de la Rusa Imperio, en familio de judaj komercistoj, sed poste iĝis germana civitanino.

Tre juna ŝi aliĝis al revoluciaj movadoj kaj ankoraŭ 18-jara devis fuĝi al Svisio. En 1893, kun Leo Jogiches ŝi fondis la ĵurnalon Sprawa Robotnicza kaj poste la Socialdemokratan Partion de la Reĝlando de Pollando, kontraŭan al naciistaj tendencoj. En 1898 ŝi translokiĝis al Germanio kaj aliĝis al la Socialdemokrata Partio. Ŝi partoprenis en la teoriaj diskutoj, kiuj tiam havis lokon en la partio, kaj apogis komence la tezojn de Karl Kautsky, kontraŭ la reviziismo de Eduard Bernstein. Ŝi neniam subtenis la penojn de la socialdemokratoj akiri seĝojn en la Parlamento kaj favoris revoluciajn taktikojn.

Resume ŝi estis sinsekve membro de la Socialdemokrata Partio de la Reĝlando de Pollando kaj de Litovio (SDKPiL), de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD), de la Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio (USPD) kaj de la Komunista Partio de Germanio (KPD). Ŝi ankaŭ atakis naciismon kaj verkis diversajn librojn kaj broŝurojn kontraŭ tiu tendenco. Ŝi eĉ havis polemikojn kun Lenin, pro la apogo de tiu ĉi al la rajto je memdispono de la popoloj. Tiu defendo de internaciismo estis la ĉefa forto de ŝia kontraŭo al la apogo de la socialista partio al la enmiksiĝo de Germanio en la Unua mondmilito. Ŝi estis malliberigita pro tiuj aktivaĵoj. Ŝi ankaŭ polemikis kun Lenin pro sia kontraŭo al la diktatoreco kaj antaŭvidis la eblecon ke la Rusa Revolucio prenus totalismajn trajtojn.

Kun Karl Liebknecht ŝi gvidis la spartakisman movadon, kiu naskis la Komunistan Partion de Germanio (KPD). Dum la Germana Revolucio ŝi kunfondis la gazeton Die Rote Fahne ("La Ruĝa Flago", nomita honore al la ruĝa flago), nome centra organo de la spartakisma movado. Ŝi konsideris tiun Spartakisman Insurekcion de Januaro 1919 grava eraro,[2] sed subtenis ĝin kiel neevitebla evento. La registaro de la socialdemokrata Friedrich Ebert finigis la insurekcion kaj la trupoj de Freikorps (unuamondmilitaj veteranoj kunbandidante kun ekstremdekstraj grupoj), kaptis Luxemburg, Liebknecht kaj kelkajn aliajn subtenantojn. Ŝi estis arestita kaj murdita (poste ĵetita al kanalo) kune kun Liebknecht, dum la spartakisma provo de revolucio la 15-an de januaro 1919.

Pro sia klara kritiko kaj de Marksismo-Leninismo kaj de la pli moderaj social-demokrataj skoloj de socialismo, Luxemburg havis iome ambiguan komprenon inter fakuloj kaj teoriistoj de politika maldekstro.[3] Tamen, kelkaj marksistoj konsideris Luxemburgon kaj Liebknecht kiel martiroj: la rememoro de Rosa Luxemburg kaj de Karl Liebknecht plue ludas gravan rolon inter la germana politika maldekstro.[4]

Kaj Roza Luksemburg kaj Karl Liebknecht estas tialoj de granda simbola ŝarĝo por marksismo, kompreneble speciale en Germanio. Aktuale, la duan aŭ trian dimanĉon de Januaro ĉiujare oni celebras en Berlinon la tagon de Roza Luksemburg kaj Karl Liebknecht, en rememorigo de la murdo de la du komunistaj estroj, okaziginta la 15an de Januaro 1919.

  1. Luksemburga biografio ĉe marxists.org
  2. Frederik Hetmann: Rosa Luxemburg. Ein Leben für die Freiheit, p. 308
  3. Leszek Kołakowski ([1981], 2008), Main Currents of Marxism, Vol. 2: The Golden Age, W. W. Norton & Company, Ch III: "Rosa Luxemburg and the Revolutionary Left"
  4. Gedenken an Rosa Luxemburg und Karl Liebknecht – ein Traditionselement des deutschen Linksextremismus Arkivigite je 2010-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, BfV-Themenreihe, Bundesamt für Verfassungsschutz, 2008

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy