Rozario

Rozario.

Rozario (el la latina vorto rosarium, signifanta rozujaron) estas la nomo kaj de populara tradicia preĝaro inter katolikoj kaj de la globetaro mem, kiun oni uzas por kalkuli la preĝojn. Kvankam preĝado per globetaro inter katolikaj kaj ortodoksaj kristanoj estas tradicio antikva, la moderna katolika rozario, evoluinta ekde la 13-a jarcento, estis disvastigita de la dominikanoj en la 15-a jarcento. Johano Paŭlo la 2a diris: «Pere de la rozario, fideluloj ricevas abundajn gracojn el la manoj de la Dipatrino mem».[1]

La preĝo konsistas de parto voĉa kaj parto mensa:

En la mensa parto, oni meditas pri unu el la 20 misteroj de la vivo de Maria kaj Jesuo. Post la meditado sekvas la parto voĉa: oni preĝas unu Patronian[2] (ĉe la granda aŭ aparta globeto) kaj tiam dek Anĝelajn Salutojn (ĉe la dek globetoj post la aparta globeto). Ĉiu globeto simbolas propran preĝon kaj oni movas la fingron ronde de la globetaro por plenumi ĉiujn ilin.Ĉi tio estas la esenca rozario, sed ĉiu lando kaj epoko variigas ĝin kun aldonaĵoj, precipe kun komencaj kaj finaj preĝoj.

  1. https://www.vatican.va/content/john-paul-ii/en/apost_letters/2002/documents/hf_jp-ii_apl_20021016_rosarium-virginis-mariae.html
  2. https://vortaro.net/#Patronia_kd

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy