Rudolf-insulo | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Arkta oceano | |
Insularo | Lando de Francisko Jozefo | |
Geografia situo | 81° 46′ N, 58° 56′ O (mapo)81.76722222222258.933333333333461Koordinatoj: 81° 46′ N, 58° 56′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 25,4 km | |
Larĝo | 15,1 km | |
Areo | 297 km² | |
Plej alta loko | 461 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Situo de la Rudolf-insulo (ruĝe) en la norda Barenca maro | ||
La Rudolf-insulo (ruse остров Рудольфа) estas la plej norda insulo de la Lando Francisko Jozefo kaj kun surfaco de 297 km² la 7-a plej granda insulo de la insularo. Ĝi estis malkovrita dum la aŭstra-hungara nordpolusa ekspedicio (1872-1874) kaj estis nomita por la kronprinco Rudolfo de Habsburgo-Loreno, originale fare de Julius Payer Kronprinz-Rudolph-Land. Sur la insulo troviĝas Kabo Fligeli, plej norda punkto de Eŭrazio.
La insulo estis elirpunkto por polusaj ekspedicioj fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento (Teplic-golfo). Umberto Cagni (1863-1932) eliris el tiu insulo en Aprilo 1900 kun la celo atingi la punkton de la Norda Poluso; lia ekspedicio malsukcesis en sia celo atingi ĝin, sed la 25an de aprilo 1900 Cagni kaj liaj subuloj atingis la plej nordan punkton atingitan de esplorado ĝis tiam, nome 86° 34′ N.[1]
La rusa polusesploristo Georgij Sedov (1877-1914) mortis proksime al al Rudolf-insulo kaj estis tie entombigita.