Rudolf Diesel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rudolf Christian Karl Diesel |
Naskiĝo | 18-an de marto 1858 en Parizo |
Morto | 30-an de septembro 1913 (55-jaraĝa) en Manika Markolo |
Mortokialo | Drono |
Tombo | maro |
Lingvoj | germana • franca • Esperanto • angla |
Loĝloko | Londono |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario |
Alma mater | Teknologia Universitato Munkeno Munkena universitato |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Louise Martha Diesel (en) |
Infanoj | Eugen Diesel (mul) , Hedwig von Schmidt (en) |
Parencoj | Paul Barnickel (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | inventisto inĝeniero entreprenisto esperantisto |
Ruldolf Christian Karl DIESEL Diesel [dizel] (naskiĝis la 18-an de marto 1858[1] , Parizo, Francilio[2], malaperis la 29-an de septembro 1913[1]) estis germana inĝeniero, kiu inventis intern-brulan motoron. Li ankaŭ estis lingvosciencisto kaj virtuozo de artoj.[1]
Lia plej granda merito estas la de li inventita kaj laŭ li nomita dizelo, motoro kun interna brulado, en kiu la karburaĵo, injektita en forte densigitan aeron, spontane ekbrulas. Ĝi ankoraŭ nuntempe estas uzata ekzemple por ŝipoj, aŭtoj, lokomotivoj kaj agrikulturaj maŝinoj. En la jaro 1897 li prezentis la unuan funkciantan modelon. Ankaŭ la peza benzino uzata por tiaj motoroj fojfoje erare estas nomata dizelo.
La venkon de sia invento Rudolf Diesel tamen nur parte travivis. Oftaj kvereloj pri patentoj, akraj atakoj far aliaj inĝenieroj kaj financaj malfacilaĵoj pro misinvestoj fine ruinigis lian sanon. En 1913 li mortis dum ŝipvojaĝo de Belgio al Britio. Oni supozas, ke li mem finis sian vivon.