Vidu la artikolon Ruino (Italio) pri la samnoma komunumo en Italio. |
Ruino estas restaĵo de disfalinta konstruaĵo aŭ alisence restaĵo de io malaperinta organizo aŭ sistemo (financa ruiniĝo).
Laŭ Francisko Azorín ruino estas Disfalinta, detruita, renversita konstruaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina ruina, el ruere (fali). Kaj li aldonas la terminojn ruinigi, por detrui, pereigi ion; kaj ruiniĝi, por iĝi io ruina.[2]