Ruleto

Ĉi tiu artikolo temas pri la "kutima" (franca, usona) ruleto ludata en hazardludejoj kaj ludkasinoj. Por brutala kaj morta hazardludo per pafilo rigardu la paĝon Rusa ruleto.

Ruleto estas hazardludo, ludata en hazardludejoj kaj ludkasinoj per kuglo kaj turnebla, kuŝanta rado, por akiri hazardajn numerojn. La ludantoj vetas je numeroj aŭ numerogrupoj (t.n. ŝancoj), dum ili metas ĵetonojn sur la konrenjan kampoj de la ludtablo. Se la numero aŭ numerogrupo sukcesas, oni gajnas la multoblon de la metita sumo (en formo de ĵetonoj). Ne trafante la numerojn, gajnas la t.n. ludbanko.

Oni alskribas la elpenson de la ruleto je la franca matematikisto Blaise Pascal. Onidire, li kalkulis la probablecon de ludo. Oni ludas per numeroj 0 ĝis 36, tio estas 37 numeroj. En kelkaj landoj (Belgio, Usono) ekzistas ankaŭ la duobla nulo, avantaĝa por la banko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy