Rumana Ortodoksa Eklezio

Rumana Ortodoksa Eklezio
emblemo
ortodoksisma patriarkujo
nacia eklezio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1872 vd
Lando(j) Rumanio vd
Sidejo Bukareŝto
Posedatoj Bucharest National Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Rumana Ortodoksa Eklezio
( Biserica Ortodoxă Română )
Orientiĝo Ortodoksa
Geografiaj lokoj Rumanio kaj Moldavio
Nombro de membroj 18 806 428 en Rumanio;
720 000 en Moldavio
Oficiala retpaĝaro www.patriarhia.ro
vdr

La Rumana Ortodoksa Eklezio (rumane Biserica Ortodoxă Română) estas memstara ortodoksa eklezio. Ĝi estas en plena kuneco kun aliaj ortodoksaj eklezioj, kaj estas rangigita sepa en la ordo de antaǔeco. La primaso de la eklezio havas la titolon patriarko. Ĝia aŭtoritato ampleksas la teritorion de Rumanio, kun diocezoj por rumanoj loĝantaj en apuda Moldavio, Serbio kaj Hungario, krome diasporaj komunumoj en Mezeǔropo kaj Okcidenta Eǔropo, Norda Ameriko kaj Oceanio.

Ĝi estas la nura Ortodoksa eklezio uzanta latinidan lingvon. La plimulto de la homoj en Rumanio (18.817.975, aǔ 86,8 % de la loĝantaro, laǔ la censo de 2002) apartenas al ĝi, kune kun proksimume 720.000 moldavianoj. La Rumana Ortodoksa Eklezio estas la dua plej granda post la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Subtenantoj de la Rumana Ortodoksa Eklezio iam nomas ĝin Dreapta credinţă („ĝusta kredo“; komparu al greka ὀρθὴ δόξα „ĝusta kredo“). Ortodoksaj kredantoj iam koniĝas kiel dreptcredincioşi (~ ĝustakredantoj) aŭ dreptmăritori creştini.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy