Rusa (русский язык) | ||
moderna lingvo • lingvo • natura lingvo | ||
---|---|---|
Orientslavaj lingvoj | ||
Parolata en | Rusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio, Kazaĥio, Belorusio, Moldavio, Kirgizio, Usono, Israelo, Germanio kaj aliaj | |
Parolantoj | 154 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 170 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 110 milionoj | |
Skribo | Cirila alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Landoj:
Rusio[1][2] Neagnoskitaj kaj parte agnoskitaj landoj: | |
Reguligita de | Instituto de rusa lingvo (Rusia Akademio de Sciencoj) | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ru | |
ISO 639-2 | rus | |
ISO 639-3 | rus | |
SIL | RUS | |
Glottolog | russ1263 | |
Angla nomo | Russian | |
Franca nomo | russe | |
Vikipedio | ||
La rusa lingvo (ruse ру́сский язы́к) estas orientslava lingvo, nacia lingvo de rusoj. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo, la oka denaske plej parolata lingvo en la mondo (ĉ. 160 mln. parolantoj) kaj la kvina laŭ la tuta lingvanaro (ĉ. 260 mln. parolantoj). En 2013 ĝi iĝis la dua laŭ uzado en Interreto[27]. Rusa lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas vaste uzata kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.
La rusa lingvo estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de eks-Sovetunio kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de Varsovia Pakto. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, rusa lingvo servas kiel interpopola komunikilo. Ĝi plu estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj, kvankam tiu kvanto malgrandiĝis post disfalo de Sovetunio. En la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte altrudata malfavorigante lokajn naciajn lingvojn. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.
Rusa lingvo uzas cirilan alfabeton. En 1918 soveta registaro plisimpligis ĝian alfabeton; oni forigis kelkajn literojn, ŝanĝis la regulojn pri uzado de la "malmola signo" (ъ), antaŭe tre ofta litero, igante ĝin unu el la malplej oftaj. Tiu ortografia reformo estis proponita ankoraŭ antaŭ la revolucio, sed bolŝevikoj rapidigis ĝian akcepton. Laŭ oficiala politiko de rusigo meze de la 20-a jarcento tre multaj lingvoj de Sovetunio ekuzis cirilan alfabeton kaj akceptis multajn vortojn (precipe neologismojn) en la rusa.