Rusto

Rusto estas brunruĝa fera oksido, kiu kovras per maldika tavolo feronŝtalon, restantan en vapora, malseka aero.

La vorto rusto signifas ankaŭ similkoloran plantan malsanon, kaŭzitan de parazitfungoj, el la ordo de uredinaloj (tiusence ankaŭ uzeblas la vorto smuto). Tiukaze, la rusto aperas kiel makulo aŭ miskoloriĝo sur folioj, tigoj. Ĝi ofte surhavas flavajn, nigrajn aŭ rustokolorajn spormasojn de la parazito.

Oni povas produkti rustorezistan ŝtalon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy