Servo de mallongaj mesaĝoj estas la traduko de la anglalingva termino Short Message Service, kiu uziĝas laŭ ĝia akronimo SMS. Oni esperantlingve uzas ankaŭ tiun SMS (prononco: so mo so), kiu per retro-akronimado, iĝis Skriba Mesaĝeto-Servo (alia, pli malfrua varianto - Servo de Mallongaj Sendaĵoj)
Temas pri servo disponebla en la plejmulto de ciferecaj poŝtelefonoj, kiu ebligas sendadon de mallongaj mesaĝoj (SMS-mesaĝoj, (poŝtelefonaj) tekstmesaĝoj, poŝmesaĝoj, SMS-oj aŭ somosoj) inter poŝtelefonoj, aliaj porteblaj aparatoj kaj eĉ kelkaj fiksaj telefonoj. La longeco de SMS-mesaĝo estas limigita al 160 signoj (aŭ 70 signoj se en Unikodo), sed eblas aŭtomate meti pli longan tekston en plurajn SMS-mesaĝojn samtempe sendatajn.