Slow-scan television SSTV, malrapide skanita televido, estas metodo por sendi kaj ricevi bildojn, kiu estas ĉefe uzita en amatora radio. La bildoj estas senditaj per radio.
Normala televido bezonas altan povumon je la sendilo kaj larĝan bendon de ĉirkaŭ 6 MHz, ĉar ĝi sendas 25 aŭ 30 bildojn po sekundo. SSTV estas desegnita por uzo de nur mallarĝa bendo de ĉirkaŭ 3 kHz, la bendospaco kutima por sendado de voĉaj signaloj.
SSTV povas sendi nur unu bildon dum ok sekundoj, en nigra/blanka. Elsendo de kolorita bildo daŭras pli ol unu minuton.