Saddam Hussein (arabe صدام حسين عبد المجيد التكريتي, Ṣaddām Ḥusajn ʿAbd al-Maĝīd at-Tikrītī, kurde سەددام حوسێن; naskiĝis la 28-an de aprilo 1937 en la vilaĝo al-Aŭĝa apud Tikrit; mortis la 30-an de decembro 2006 en al-Kazimijja apud Bagdado) estis la prezidento de Irako de 1979 ĝis 2005, kaj ankaŭ ĉefministro de Irako de 1979 ĝis 1991 kaj de 1994 ĝis 2003.
Hussein membriĝinte en la politika partio Baazo, li en 1956 partoprenis nesukcesan provon renversi la tiaman reĝon de Irako. En 1958 alia grupo sub generalo Abd al-Karim Qasim finfine detronigis la reĝon. Iomete poste Saddam Hussein vane provis murdi Qasim-on. Helpe de Sirio li en 1959 fuĝis al Egiptio. Dum lia foresto la Iraka registaro mortokondamnis lin.
En Kairo Saddam Hussein studis juron. Post la Iraka revolucio de la 8-a de februaro, 1963 Saddam Hussein revenis al sia hejmlando, kie lin en 1964 enkarcerigis la nova registaro. En 1967 li sukcesis fuĝi el la malliberejo. En 1968 li kondukis sian partion Baath al la potenco per sensanga ribelo. En 1973 li generaliĝis, kaj en 1979 li anstataŭis Ahmed Hassan al-Bakr kiel Iraka prezidanto post ties subita retiriĝo, 42-jaraĝe.
La 1-an de junio 1972 li komencis vastan ŝtatigadon de ĝis tiam eksterland-posedataj kaj monopolhavaj naftofirmaoj. Saddam Hussein klopodis modernigi la ekonomion kaj la industrion. Li helpis la kamparon per teraj reformoj kaj modernaj iloj. Ankaŭ edukado kaj infrastrukturo estis alte prioritataj. Sub Saddam Hussein Irako iĝis unu el la plej sekularaj ŝtatoj de okcidenta Azio.
Dum la regado de Saddam Hussein Irako evoluis al regiona potenco, parte helpe de grandaj enspezoj el nafto. Inter 1980 kaj 1988 li estris la irakan armeon en sanga milito kontraŭ la najbara Irano. En 1990 li ordonis invadi Kuvajton, kio altiris la furiozon de Usono, kaj kondukis al la katastrofa malvenko de la 2-a Golfa Milito (1990–1991).
Saddam Hussein travivis plurajn provojn lin murdi aŭ renversi.
En februaro de 2003, sin pravigante de la malemo de la iraka registaro en la senarmigo de la lando, Usono kaj Britio invadis Irakon, kio kaŭzis la falon de Saddam Husseim la 9-an de januaro 2005. La 14-an de decembro 2005 li estis arestita post plurmonata kaŝa vivo. La juĝistaro punis lin je penduma mortpuno la 5-an de novembro 2006 (interese, ke du tagojn antaŭ la senataj elektoj de Usono). Multaj organizoj (ekz. Amnestio Internacia) pridubis dum la proceso la sendependan juĝkapablon.
La juĝistaro elektis unu krimon de Saddam kaj juĝis nur laŭ tio, por eviti longan juĝproceson. Tiu krimago estis la venĝo pro sensukcesa atenco en 1982 kontraŭ Hussein, dum kiu mortis ĉ. 143 senkulpaj civiluloj (viroj kaj junuloj) en urbo Duĝail.