La termino aṣ-ṣaḥābah (en araba الصحابة signife "la kunuloj", el la verbo صَحِبَ signife "akompani", "akompani iun", "asociiĝi al") referencas al kompanoj, disĉiploj, skribistoj kaj familio de la islama profeto Muhammad. Tiu formo estas difinita plurale; la nedifinita singularo estas maskle ṣaḥābī, ine ṣaḥābīyah. En Esperanto tio donus sahabo.
Postaj fakuloj kaj religiuloj akceptis ilian ateston pri la vortoj kaj faroj de Muhammad, la okazoj en kiuj la Korano estis rivelita kaj variaj gravaj aferoj pri islamaj historio kaj praktiko. La atesto de la kunuloj, kiel ĝi estis paŝata tra ĉenoj de fidindaj rakontistoj (isnad), estis la bazo de disvolviĝinta islama tradicio. El la tradicioj (hadito) de la vivo de Muhammad kaj de liaj kunuloj eliras la islama vivmaniero (sunao), la kondutregularo (ŝario) kiun ĝi postulas kaj la jurfilozofio (fikho) laŭ kiu islamaj komunumoj estu regulataj. La du plej grandaj islamaj branĉoj, nome Sunaismo kaj Ŝijaismo, faras diferencajn alproksimiĝojn pri la pezo kaj la valoro de la atesto de la kunuloj, havas diferencajn haditajn kolektojn kaj, kiel rezulto, havas diferencajn konstruitajn vidpunktojn pri la Sahaboj.