Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio | ||
Apero | 1826 vd | |
Religio | protestantismo en Germanio kaj Britiokatolikismo en Portugalio kaj Belgiokatolikismo/ortodoksismo en Bulgario | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ernesto la 1-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao vd | |
Branĉo de | Dinastio Wettin vd | |
Branĉoj | dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio • dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Britio • dinastio Saksio-Koburgo-Koháry vd | |
Regadoj | ||
Dukoj de Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
Dum | 1826–1918 | |
Reĝoj de Portugalio | ||
Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha | ||
Dum | 1853–1910 | |
Antaŭulo | Dinastio de Braganzo | |
Reĝoj de Britio | ||
Saxe-Coburg and Gotha | ||
Dum | 1901–1917 | |
Antaŭulo | Hanovra dinastio | |
Sekvanto | Dinastio Windsor | |
Imperiestroj de Hindio | ||
Dum | 1901–1917 | |
Antaŭulo | Hanovra dinastio | |
Sekvanto | Dinastio Windsor | |
Reĝoj de Belgio | ||
Dum | 1831–nun | |
Caroj de Bulgario | ||
Sakskoburggocki | ||
Dum | 1887–1946 | |
Ĉefministro de Bulgario | ||
Sakskoburggocki | ||
Dum | 2001–2005 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao aŭ Saksio-Koburgo-Gotao, branĉo de la dinastio Wettin, el la samnoma duklando forte partoprenis en la regado de Eŭropo. La lastaj reĝoj de Portugalio apartenis al branĉo Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin). Ankaŭ la britaj reĝoj Eduardo la 7-a kaj Georgo la 5-a portis tiun dinastian nomon, ĝis kiam Georgo, pro milito kontraŭ Germanio, dekretis, ke lia branĉo de la dinastio rifuzas la nomon kaj ŝanĝis sian nomon al Windsor. La lasta caro (reĝo) de Bulgario, Simeono la 2-a, estas el tiu dinastio. Li inter 2001 kaj 2005 (kun la civila nomo Sakskoburggocki) estis ĉefministro. Ankaŭ la reĝoj de la belgoj estas el tiu dinastio, kaj ankaŭ la patrino de la sveda reĝo Karolo la 16-a Gustavo.