Sankt-Galo | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Sankt-Galo | ||||
Distrikto | Sankt-Galo | ||||
Geografia situo | CH1903: 745487 / 253549 (mapo)47.4166666666679.3666666666667Koordinatoj: 47° 25′ N, 9° 22′ O; CH1903: 745487 / 253549 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 70375 | ||||
Areo | 39,41 km² | ||||
Alteco | 675 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9000 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
La urbo Sankt-Galo (germane St. Gallen, france St-Gall, itale San Gallo, romanĉe Son Gagl [son galj]) situas en la nord-oriento de Svislando je la koordinatoj 47° 25′ N 9° 22′ O / 47.417 °N, 9.367 °O (mapo). Ĝi estas komunumo kaj ĉefurbo de la samnoma Kantono Sankt-Galo. Dum decembro 2007 la komunumo havis 70 375 loĝantojn.
Sankt-Galo konsistas kroma la malnova urba komunumo (kiu estis ĝis 1798 libera imperia urbo kaj Respubliko Sankt-Galo) el la municipoj kaj iama vilaĝoj kaj setlejoj Bruggen, Hafnersberg, Heiligkreuz, Kräzern, Krontal, Lachen, Neudorf, Notkersegg, Riethüsli, Rotmonten, Sankt-Fiden, Sankt-Georgen, Sittertal, Tablat kaj Winkeln. Tiuj municipoj apartenis al la iamaj komunumoj Straubenzell kaj Tablat kaj estis en la jaro 1918 enkomununigitaj en la urbon.