Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sankt Peter, Sankta Petro kaj Sankt-Peterburgo (Florido). |
Sankt-Peterburgo (Leningrado inter 1924 kaj 1991) | |||
ruse Санкт-Петербург | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Санкт-Петербург | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Federacio | Federacia urbo | ||
Konataj lokoj | Ermitejo, Vintra Palaco | ||
Rivero | Neva | ||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||
- koordinatoj | 59° 57′ 00″ N 30° 19′ 00″ O / 59.95000 °N, 30.31667 °O (mapo) | ||
Areo | 1 439,0 km² (143 900 ha) | ||
Loĝantaro | 5 191 690 (2015) | ||
Denseco | 3 607,85 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1703 | ||
Guberniestro | Aleksandr Beglov | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
- somera tempo | MST (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 190000-199406 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 812 | ||
ISO 3166-2:RU | RU-SPE | ||
Aŭtokodoj | 78, 98, 178 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
| |||
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
| |||
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
| |||
Vikimedia Komunejo: Sankt-Peterburgo | |||
Retpaĝo: gov.spb.ru | |||
Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург; la rusa prononco laŭ IFA: [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], Esperante: [sanktpiterbúrk]) aŭ simple Peterburgo estas urbo kaj, pli precize laŭ la federaciaj subjektoj, "federacia urbo" (aŭ "urbo de federacia signifo") situanta ĉe Balta Maro sur la bordoj de la rivero Neva kaj en la centro de Finna Golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.
La urbo laŭdire ankaŭ en kelkaj esperantlingvaj fontoj nomiĝas Petroburgo respektive Sankt-Petroburgo.[mankas fonto] Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en la rusa: Санкт) estas kutime preterlasita, lasante nur "Peterburg" (en la rusa: Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en la rusa: бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en la rusa: Питер).
Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo.[1] Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo.[2] Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj.[3] La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituas Mondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la Muzeo Ermitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo.[4] En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj de transnaciaj firmaoj, bankoj kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.