Sankta | |||||
Sankta Marono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 301 en Syria I | ||||
Morto | 1-an de januaro 410 (109-jaraĝa) en Levantenio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | orientkristanisma monaĥo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La kristana sanktulo Marono (Maro, Maroun aŭ Marun, † 410), estis ermito kaj sacerdoto en Okcidentazio. Laŭ li estis nomata la kristana eklezia komunumo Maronitoj.
Marono vivis proksime de la rivero Nahr al-Asi apud la urbo Cyrrhus en Sirio. La lokuloj atribuis al li sanigajn fortojn, li fondis monaĥejojn kaj edukis monaĥojn en Libano kaj Sirio. Li estas la patrono de ĉiuj maronitaj kristanoj kaj de la urbo Volperino en Italio.
La festotago de la sankta Marono estas la 9-a de februaro. En Libano la tago estas oficiala feriotago. Ankaŭ en la maronitaj komunumoj ekster Libano kaj Sirio la tago speciale festiĝas.