Sankta Triunuo

Sankta Triunuo
Biblia persono
kristana dogmo • Bibliaj atributoj de Dio
Informoj
Originala nomo trinitas
Eble sama Dio laŭ kristanismo
Religio kristanismo
vdr

La TriunuoTrinitato[1] (latine trinitas, antikve-greke τριάς Trias, "triopo, trieco") estas koncepto en kristana teologio kiu esprimas la unuecon de Dio en tri personoj, nomataj la Patro, la Filo (Jesuo Kristo) kaj la Sankta Spirito. La koncepto estis formulita en la 4-a jarcento kiel kontraŭpozicio al la arianismo kaj similaj kredoj, laŭ kiuj Kristo estis alispeca ol kaj submetita al Dio.

Preskaŭ ĉiuj hodiaŭ ekzistantaj branĉoj de kristanismo akceptas la Triunuon, specife katolikismo kaj ortodoksismo.

Laŭ la doktrino akceptita de tiuj eklezioj, la Triunuo estas Dio, havanta unu esencon sed tri "hipostazojn" – personojn:

  1. Patro - Persono, Kiu estas la Komenco kaj Modelo de la Triunuo;
  2. Filo - Persono de la Triunuo, Kiun oni nomas ankaŭ Dio Vorto, Saĝeco de la Patro, per Kiu la Patro kreis la universon, Filo naskiĝas el Patro, en nia mondo la Dio Filo enhomiĝis en Jesuon Kriston;
  3. Sankta Spirito - Persono, Kiu devenas de la Patro kaj de la Filo, Lia ĉeesto kaj agado perfektigas ĉiun Dian faron, Dio la Spirito eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.

Laŭ tiu doktrino, ĉi tio estas "la mistero de La Sankta Triunuo". Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Sankta Aŭgusteno verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.

La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la 3-a kaj 4-a jarcentoj kiam interbatalis katolikismo kaj arianismo. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la Kredo Nicea, produkto de la Koncilio de Niceo. Laŭ arianismo, nek Filo nek Spirito estis Dio, do la Triunuo ne estas. Post la Nicea koncilio komenciĝis batalo kontraŭ macedonismo. Macedonio kontestis diecon de la Sankta Spirito, lia doktrino estis rifuzita de la katolikismo en la dua Ekumena Koncilio, kiu okazis en Konstantinopolo. Tiu koncilio aldonis al la Nicea simbolo paragrafojn pri la Sankta Spirito kaj tial la simbolo kelkfoje nomiĝas Nicea-Konstantinopola, kaj por mallongeco simple Nicea. Laŭ la nicea kredo la Sankta Spirito devenas nur el la Patro. Sed en la okcidenta parto de tiama unueca Eklezio ekde la beata Aŭgusteno komencis disvastiĝi la opinio, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo (filiokvo). La katolika Eklezio enskribis tiun ĉi aldonon en la simbolon nur en 1014, ĉe kronado de Henriko la 2-a fare de la papo Benedikto la 8-a.

Nunaj specoj de kristanismo kiuj ne akceptas la Triunuon estas ekzemple unitarismo, jehovismo kaj mormonismo.

Al islamo kaj judismo, la Triunuo ŝajne estas tri dioj kaj estas profunda eraro de kristanismo. Al spiritismo, Sankta Triunuo originis el miskompreno de rolo de Jesuo kaj identeco de Sankta Spirito pro historiaj kialoj.

"La Sankta Triunuo" estas ankaŭ la nomo de pentraĵo, verko de Andreo Rublov kiu estas Rusa Ortodoksa ikonartisto.

  1. Trinitato en NPIV

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy