Sarajevo | |||
serbe ciril-alfabete: Сарајево, turke Saraybosna | |||
urbo | |||
Fotomontaĵo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Сарајево | |||
Kromnomo: Eŭropa Jerusalemo | |||
Ŝtato | Bosnio kaj Hercegovino | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Entito | FBH | ||
Kantono | Kantono Sarajevo | ||
Opĉinoj | 4
| ||
Historiaj regionoj | Osmanida imperio, Reĝlando SKS, SFRJ | ||
Montaro | Dinara montaro | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Konstruaĵoj | Nacia teatro, Sarajeva biblioteko | ||
Riveroj | Bosna, Miljacka | ||
Situo | Sarajevo | ||
- alteco | 511 m s. m. | ||
- koordinatoj | 43° 52′ 00″ N 18° 25′ 00″ O / 43.86667 °N, 18.41667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Trebević | ||
- alteco | 1 627 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 498 m s. m. | ||
Areo | 141,5 km² (14 150 ha) | ||
Loĝantaro | 310 605 | ||
Denseco | 2 195,09 loĝ./km² | ||
Natur-allogaĵo | Vrelo Bosne | ||
Fondo | 13-a jarcento | ||
Urbestro | Benjamina Karić
(ekde 8-a de februaro 2021) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 71000 | ||
Telefona antaŭkodo | +387 (33) | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Sarajevo | |||
Retpaĝo: www.sarajevo.ba | |||
Sarajevo (serbe Сарајево) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi havas loĝantaron de 305 242 loĝantoj ĉe la kvar municipoj kiuj formas la urbon, kun metropolita areo de 423 645 loĝantoj ene de la Kantono de Sarajevo. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la Federacio Bosnio kaj Hercegovino, kaj la centro de la Kantono de Sarajevo. Orienta Sarajevo estas la ĉefurbo de jure de la Serba Respubliko.
La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1461 de la Otomanoj.
Sarajevo situas ĉe rivereto Miljacka en valo de Dinara Montaro en la mezorienta parto de la lando kaj ĉe la montego Trebević. La centro de la urbo troviĝas je 511 metroj super marnivelo dum kelkaj kvartaloj atingas 700 metrojn, kio faras de Sarajevo unu de la urboj plej altaj en Eŭropo. La montopintoj kiuj ĉirkaŭas Sarajevon atingas kaj preterpasas 2 000 metrojn super marnivelon.
Dum jarcentoj Sarajevo estis grava vojkruciĝo de la mondkulturoj. Pro sia situo ĝi rolis kiel pordego por la popoloj migrantaj inter Okcidenta Azio kaj Eŭropo. La urbo estas konata pro sia tradicia religia diverseco kaj toleremo, kun anoj de Islamo, ortodoksismo, katolikismo kaj judismo, kiu kunvivis tie dum jarcentoj. Pro tiu longa kaj riĉa historio de religia diverseco kaj kunekzisto, Sarajevo estas konata kiel la "Eŭropa Jerusalemo".[1]