Satirikono estas latinlingva verko de fikcio supozeble verkita de Gajo Petronio, kvankam la manuskripta tradicio identigas la aŭtoron kiel iu Titus Petronius. La Satirikono estas ekzemplo de Menipa satiro, kiu estas tre diferenca el la formala versa satiro de Juvenalo aŭ Horacio. La verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prosimetro); seriozaj kaj komikaj elementoj; kaj erotaj kaj dekadencaj fragmentoj. Same kiel ĉe la Metamorfozoj (nomata ankaŭ La ora azeno) de Apuleo, klasikaj fakuloj ofte priskribas ĝin kiel angleRoman novel ("Romia romano"), sen subkompreni necese kontinuecon kun la moderna literatura formo. [1]
Petronio verkis komikan romanon pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. Kvankam la teksto estas perdita en multaj partoj: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.
↑Harrison (1999). Nonetheless, Moore (101–3) enkadrigas ĝin kun modernaj romanoj kiaj la verko de Joyce nome Ulysses kaj tiu de Pynchon nome Gravity's Rainbow.