Scenaro

Paĝo el scenaro, montrante dialogajn kaj agajn priskribojn, same kiel scenotranĉojn

Scenaro estas skizo de teatraĵo aŭ kinaĵo, prezentanta la rolulojn, lokojn, situaciojn, ĉefajn scenojn. Alimaniere dirite, ĝi estas detala redaktaĵo de la diversaj scenoj de teatraĵo, filmo, ktp. La scenoj estas la dividoj en tiu laŭ du kriterioj:

  • ĉu la agado estas kontinua,
  • ĉu eniras aŭ eliras rolulo, kio plej ofte estas kialo por ŝanĝo de agado.

Scenaro estas teksto kie oni esprimas, kun ĉiuj necesaj detaloj por ties realigo, la enhavon de filmo, de radi- aŭ televidprogramo. En ĝi aperos ĉio kio poste aperos en ekrano kaj sur ĝi oni bazigos ĉiun postan produktofazon.

Oni diferencigas inter literatura scenaro (kutime prilaborita de la scenaristo) kaj teknika scenaro (kutime prilaborita de la reĝisoro).

Scenaristo estas verkisto kiu praktikas la arton kaj metion verki scenaron sur kiu amaskomunikiloj, kiel filmoj, televidprogramoj kaj videoludoj, estas bazataj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy