Scooby-Doo

Scooby-Doo
plurkomunikila serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Detektiva fikcio, animacio, humuro, mistero, teruro
Kreita de William Hanna, Joseph Barbera
Reĝisoro Joe Ruby, Ken Spears (originalaj epizodoj)
Amplekso
Daŭro sen reklamoj po 22 minutoj en epizodo
Elsendo
Unua elsendo la 13-an de Septembro de 1969 – nuntempe
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr

Scooby-Doo [Skubi-Du] estas usona animacia franĉizo, enhavanta multajn animaciajn televidajn seriojn produktitajn de 1969 ĝis la nuntempo, kaj ankaŭ multajn filmojn. Joe Ruby kaj Ken Spears kreis la originan televidserion Scooby-Doo, Where Are You! por Hanna-Barbera Productions en 1969.

Ĉi tiu sabatmatena serio prezentis kvar junulojn: Fred Jones, Daphne Blake, Velma Dinkley, Norville "Shaggy" Rogers kaj parolantan brunan danhundon nomatan Scooby-Doo, kiuj solvas, per serio de spuroj, misterojn implikantajn fantomojn aŭ supernaturajn kreitaĵojn. En la fino de ĉiu epizodo, tiuj transtombaj okazaĵoj havas logikan klarigon — ĝenerale maskita krimulo kiu fortimigas homojn por plenumi siajn fiagojn.

Sekvante la sukceson de la originala serio, Hanna-Barbera kaj ĝia posteulo Warner Bros. Animation produktis multajn sekvantajn animaciajn seriojn kaj plurajn rilatajn verkojn, inkluzivante serion de filmojn, kaj tri kinofilmojn [1], produktitajn de Warner Bros. Ĉiu versio de Scooby-Doo prezentas etajn malsamajn variaĵojn je la supernatura temo de la franĉizo, kaj inkluzivas personojn kiel Scooby-Dum, la kuzo de Scooby, kaj lia nevo Scrappy-Doo, kiu fojfoje anstataŭis iujn personojn, kiel Velma aŭ Fred.

Inter la jaroj 2004 kaj 2005, Scooby-Doo posedis la mondan rekordon laŭ Guinness kiel la animacia serio kun la plej granda nombro de epizodoj, tamen ĝi estis superita de aliaj usonaj serioj kiel La Simpsonoj.[2]


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy