Sebastopolo

Sebastopolo · Севастополь · Aqyar
Federacia urbo (2014–)
havenurbo
urbo
urbego
urbo en Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Ukrainio
Municipo Sebastopolo
Poŝtkodo 99000–99699
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 485 386  (2022) [+]
Loĝdenso 562 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 36′ N, 33° 31′ O (mapo)44.60533.5225Koordinatoj: 44° 36′ N, 33° 31′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 863,6 km² (86 360 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Sebastopolo · Севастополь · Aqyar (Krimeo)
Sebastopolo · Севастополь · Aqyar (Krimeo)
DEC
Situo de Sebastopolo · Севастополь · Aqyar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sevastopol [+]
vdr

Sebastopolo[1][2] (ukraine Севастополь, ruse Севастополь, krime-tatare Aqyar) estas la urbo kaj marhaveno en Krimeo, ĉe la Nigra Maro, urbo-heroo. Ekde 2014 la urbo estas aneksita de Rusio, kiu konsideras ĝin parto de Krimea Federacia Distrikto dum plejparto de la internacia komunumo plu konsideras Krimeon parto de Ukrainio.

La nomo de la urbo devenas de la du helenaj vortoj: Σεβαστος (ekvivalento de la romia titolo "Aŭgusto") kaj πολις (urbo), do, laŭvorte ĝi tradukeblas kiel "urbo de imperiestro". Tamen dum Sovetia epoko pro ideologiaj konsideroj la etimologio estis transdonata per "urbo de gloro, adorinda urbo". En la Granda Sovetia Enciklopedio la nomo estas tradukita per "alta, sankta urbo".

  1. Malgraŭ la fakto, ke en la rusa kaj ukraina lingvoj oni skribas la nomon de la urbo per 'v', la esperantigo per Sebastopolo ŝajnas preferinda, ĉar, unue, ĝi pli laŭas la grekan etimologion de la vorto kaj, due, ĝi estas jam fakte pli hejma en Esperanto (la formo Sebastopolo estas menciita, interalie, en NPIV kaj Esperanto-rusa vortaro de Bokarev, eble ankaŭ en la aliaj gravaj kaj aŭtoritataj vortaroj). La internacia uzado ŝajnas heziti inter 'v' kaj 'b', do ne eblas fidi al la internacieco.
  2. Ankaŭ la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapoj 15 kaj 17 esperantigas la urbon Sebastopolo kun "b".

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy