Marcus Annaeus Seneca (55 a. K. - 39 AD) | ||
---|---|---|
"M. Annaei Senecae rhetoris suasoriae, controversiae, declamationum que excerpta" verko de Seneko la Maljuna eldonita en (1603) de Andreas Schottus (1552-1629) kaj Marcus Antonius Muretus (1526-1585).
| ||
Persona informo | ||
Lucius Annaeus Seneca Marcus Annaeus Seneca | ||
Naskiĝo | 55 a. K. en Kordovo, Hispanio | |
Morto | 39 en Romo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Messi (en) vd | |
Infanoj | Seneko la pli juna, Lucio Junio Galio, Marcus Annaeus Mela (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto filozofo poeto retorikisto historiisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Controversiae vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lukio (aŭ Marko) Aneo SENEKO (Latine Lucius Annaeus Seneca), kromnomata la Pli Aĝa aŭ la Maljuna (ĉ 55 a.Kr. 39 AD), naskiĝis en Kordovo, Hispanio. Li devenis el loka kavalira familio. En Romo li edziĝis je samlandanino Helvia, kiu naskis al li tri filojn. Unu el ili estas la filozofo Seneko la Juna; alia estas la patro de la poeto Lukano; kaj la tria famiĝis, ĉar amiko de la patro lin adoptis sub la nomo Galiono kaj sub tiu nomo li estis menciita en Agoj de Apostoloj kiel la prokonsulo de Aĥajo, kiu devis verdikti pri apostolo Paŭlo.