En geometrio, sepedro estas pluredro kun sep edroj.
Sepedroj estadas de multaj malsamaj formoj, topologie ne ekvivalentaj unu al la alia.
La plej familiaraj sepedroj estas la seslatera piramido kaj la kvinlatera prismo. Ankaŭ rimarkinda estas la kvar-duon-sesedro, kies sep egallateraj triangulaj edroj formas surfacon topologie ekvivalentan al projekcia ebeno.